Mondeto
email us
  • Home
  • An Easy Language?
  • Global Education
  • Language Apprenticeship
  • What You Need
  • Online Resources
  • Contact Us
Picture
Ĉiu infano, Ĉiu ebleco
Picture
Rigardu Filmeton
Picture
Parolanta al la Tuta Vasta Mondo
Picture
Pruvo

Ni ekipas bazlernejajn geinstruistojn doni, al ĉiuj de niaj infanoj, simplan, multkulturan novan lingvon por memfido kaj sukceso en la majstrado de iun ajn cellingvo .

"Parolanta al la Tuta Vasta Mondo"  estas ĝuebla kaj efika programo kiu dulingvigas geinstruistojn kune kun siaj klasoj.  La unua fremdlingvo, Esperanto, povas esti uzata por komuniki kun aliaj klasanoj en dekoj da diversaj kulturoj, en pli ol 100 landoj, ĉiukontinente krom Antarktiko. La programo bezonas inter 100-200 horojn kaj malpligrandigas la tempon bezonatan por lerni iu ajn alian lingvon je simila tempo.

La Aŭstralia Nacia Departemento pri Edukado, Scienco and Trejnado diris, en 2002, ke:
“Pro la demandoj kaj duboj jam esprimitaj pri lernado de lingvoj krom la angla (LOTE), taŭgas demandi:
Ĉu la nuna modelo por lingvolernado en lernejoj iam ajn povos doni pli bonajn rezultojn senkonsidere al la grandeco de la kaso?".

Dum la 8 jaroj inter tiam kaj nun elspezo multobliĝis, rezultoj malkreskis kaj neniu nova modelo por provizo aperis ... ĝis nun.

007

Speciale por Esperantistoj:

Picture
La instruilo menciita cxi tie havas unu avantagxon super aliaj- gxi ekipas ne-Esperantlingvaj geinstruistoj (bedauxrinde la plejmulto, cxu ne?) instrui antaux ili mem lernas la lingvon.
Do, ili povas provi cxu la lingvo ja servas al la infanoj dum sia labortago, sen elspezo de propra libertempo kontraux lingvo kiu eble, laux sia scio, ne liveros la bezonatan memfidon, lingvokapablon, interkulturaj kontaktoj ktp.
Momente la rimedo haveblas nur en la angla sed Profesoro Ron Glossop nuntempe tradukas ĝin Esperanten, kiel unua paŝo al aliaj lingvoj, Atilio Orellana Roja tradukas Hispanen, Sebastien Castelbou tradukas  Francen kaj  Reza Pahlevi tradukas Indonezien.
Se vi havas intereson pri tradukado al aliaj lingvoj, aux volas helpi la tradukistojn aux servi kiel kontrolisto, aux informisto (en via nacia lingvo) bonvolu kontaktu nin!

Novaj produtoj por Esperantistoj inklusivas la belegan poemaron "Sub La Vasta Ĉielo", de Indonezia verkisto Yohanes Manhitu. Legu pli !
"Aboco" estas ĉi tie !