Parolanta al la Tuta Vasta Mondo
|
"Parolanta al la Tuta Vasta Mondo: Integrigita LOTE (lingvo krom la angla) kaj Interkulturaj Studoj por Elementaj Lernejoj en Aŭstralio" kapabligas ĝeneralistajn elementajn instruistojn instrui al siaj lernantoj funkciantan lingvon krom la angla sen antaŭa trejnado. La rimedo enhavas 40 esencajn lecionojn pri gramatiko kaj baza lingvisto, kunmetitajn kun lingvolernadaj lertoj kiel vort-konstruado kaj analizo, idioma rekono, kaj vortaraj lertoj. Estas ankaŭ multegaj ekzercadaj ludoj kaj kreaj aplikaj agadoj kaj semajnaj interkulturaj fokusoj kiuj kuraĝigas konscion pri tutmonda unueco kaj diverseco. Ĉi tiuj agadoj inkluzivas 22 kantojn kun MP3oj, 40 ŝercojn, kaj 70 ludojn kun variadoj por plifortigi la lernadon tra la tuta kurso. Orientiĝa informo kaj agadoj por gepatroj kaj lernantoj faciligas la fruan komprenon kaj akcepton de la programo. Subteno estas provizata por starigi rapide kaj sukcese verajn komunikadajn rilatojn kun neanglaparolantaj infanoj. (Vidu ene) Suplementaj buntaj kaj utilaj afiŝoj estas haveblaj, kaj aliro estas provizata al la tuta 77 minutoj de la animata videofilmo "Mazi en Gondolando" kaj al la multaj aliaj valoraj interagadaj kaj ciferecaj aŭdvidaj rimedoj. "Parolanta al la Tuta Mondo" provizas vortstokon de multe pli ol 1000 vortoj, per mastrado de tre malmultaj vortpartoj. Allogaj grafikaĵoj elstarigas "mondetan" ulon kiu legas, skribas, ludas, kaj kantas kiel vida memorigilo ke Esperanto estas lingvo por la tuta mondo. Legu recenzojn de la rimedo, de la ĉi subaj eminentuloj kaj pli:
|