Mondeto
email us
  • Home
  • An Easy Language?
  • Global Education
  • Language Apprenticeship
  • What You Need
  • Online Resources
  • Contact Us

Rimedoj por Instruado

Picture
Tiu ĉi retejo ne ofertas multajn rimedojn por instruado, sed iom eble estas de intereso. "Sub La Vasta Ĉielo"  estas montrita sube. Aliaj, inklusive de "Aboco", montrita de Ĉinaj geamikoj en la foto, estas  ĉi tie.

(Se vi volas legi la paĝon aŭ tutan retejon, alilingve, nur klaku "translate" je la bazo de la iu Anglalingva paĝo, elektu Esperanton je la supro, kaj vi povas navigacii Esperantlingve de tie.

Alternative iru al tiu ĉi paĝo kaj enmetu la adreson de la paĝo kiun vi volas traduki. Elektu vian lingvon kaj vi povas legi tiele.)


La plej grava Mondeto eldono estas "Talking to the Whole Wide World" (Parolanta al la Tuta, Vasta Mondo) aperas ĉi tie, kun recenzoj de Renato Corsetti, Stephan McGill kaj Alan Bishop. La libro estas presita por Anglalingvanoj sed ekzistas ankaŭ en Esperantlingva, Portugala, Franca kaj Svahilia tradukoj.

Se vi volas kunlabori pri tradukado aŭ informado, ni elkore bonvenigas vin.
Ni kunlaboras ĉi tie.


Sub La Vasta Ĉielo - Poemaro de Timoro

Esperanto Book

Ekzempla Poemo

Esperanto Book excerpt
Mendebla per retmesaĝo kaj pagebla per Paypal. A$15.00

Pri la verkisto

Esperanto Book Author
Yohanes Manhitu naskiĝis dum 1976 en  Indonezio, kaj kreskiĝis en Orienta Timoro, kie li eklernis la tetuman lingvon (de Dilio). Li finis sian universitatan gradon ĉe
la Departamento de Anglalingva Instruado de la Universitato Nusa Cendana (1995-februaro 2000). Post kiam li finis studadon, li laboris unu jaron kiel tradukisto kaj interpretisto ĉe la oficejo de United Nations High Commissioner for Refugees (UNHCR) en Kupang, Okcidenta Timoro.
Nun li loĝas en Jogjakarto kaj laboras tie kiel fremdlingva instruisto. Kiel sendependa tradukisto, li tradukas el anglaj, hispanaj, francaj, portugalaj kaj tetumaj fontoj. Plue, li kelkfoje verkas artikolojn pri lingvo kaj kulturo. Li daŭras lerni enlandajn lingvojn – precipe la davanan kaj la indonezian lingvon, kaj dediĉas multan atenton al latinidaj lingvoj kaj al la internacia lingvo Esperanto. Li jam verkis kelkajn librojn en diversaj lingvoj. Sub La Vasta Ĉielo estas lia unua originala poemaro en Esperanto.