Bonvenon!
Dankon pro via ĉeesto, via kunlaborado estas la ŝlosilo al pli justa kaj ĝuebla mondo.
La plej granda parto de tiu ĉi retejo estas por montri al Anglalingvanoj ke ili, kaj siaj klasoj, ne devas resti unulingvaj, sed povus lerni kaj uzi Esperanton rapide kaj ĝojige. La ĉefaj alogoj de Esperanto estas tri: 1. Sukceso, en la havebla tempo. 2. Uzebleco kun la plej vasta diverseco de kulturoj. 3. Forta bazo por la lernado de pliaj lingvoj poste. Tiu ĉi sukcessperto estas argueble homrajto de niaj infanoj kaj helpos realizigi la homrajtojn de aliaj homaranoj kiu nun suferas pro lingva maljusteco. Ni pensu kaj agu kaj loke kaj monde! |
StrategioOfte komunumo faras aferojn tielmaniere pro kutimo, eĉ kiam la metodo estas ege malefika.
Jen la realeco de lingvoinstruado en Anglalingvaj landoj. Mi faris iom da universitatan esploradon pri la afero kaj lernis kiel ni povas fari pli bone. |
Portalo
Ni havas novan rilaton kun Empatico.org por anstataŭi la virtualan lernejon Tibor Sekelj, kiu antaŭe servis kiel kumunika portalo por Esperantlingvaj klasoj. La retejo Empatico ne jam estas tradukita Esperantlingve sed ni estas invitata uzi ĝin, se eblas per traduka helpado inter ni mem, komence. Tiu gravas por montri ke ni estas preta kunlabori. Por alliĝi la la teamo, bv venu al nia kunlaborejo Fejsbuke kaj sinprezentu!
|
Rimedoj
"Parolanta al la Tuta Vasta Mondo" estas rimedaro por ekipi unulingvan instruiston lerni Esperanto ĝis flueco dum instruado de sia klaso.
Ankaŭ iom pli da rimedoj estas ĉi tie por instruado de infanoj, kaj eble aliaj. |