Recenzo de "Parolanta al la Tuta Vasta Mondo"- Profesoro Renato Corsetti

Penelope Vos produktis la unuan fojon materialon, per kiu klas-instruisto povas instrui al siaj lernantoj lingvon, kiun li aŭ ŝi ne konas. Temas pri materialo por la internacia lingvo Esperanto. Ĝi estis pensita por instrui Esperanton al aŭstraliaj infanoj fare de aŭstraliaj instruistoj kiel enkonduko al posta lingvo, kaj tion ĝi majstre faras, insistante pri la travideblaj strukturoj de Esperanto (akv-o/akv-a/akv-um-i, ktp.), kiuj eblos poste kompreni la ne tiom travideblajn similajn fenomenojn de la indonezia aŭ japana. La aŭstralia politiko instrui aziajn lingvojn al siaj civitanoj estas ne sufiĉe laŭdata de multaj, eble pro tio, ke la rezultoj malfruas aperi. Esperanto ne nur donus konon pri lingvofunkciado, sed ankaŭ donus entuziasmon pro tio, ke oni sukcesis lerni lingvon. La lernofacileco de Esperanto ne devus esti subtaksata de tiuj, kiuj klopodas instrui rekte la ĉinan aŭ la korean al junaj infanoj unulingvaj, kaj poste bedaŭras pro la malmultaj rezultoj.
Aliflanke ĝi estas uzebla, jam en la nuna versio, por instrui Esperanton en elementaj lernejoj de la tuta mondo. Ĝi proponas agadojn, kiujn la instruisto kaj la infanoj faru, facile adapteblaj en ĉiu lando. Ĝi proponas la tutan kurson "Mazi", kiu estas speco de daŭriga kaj firmiga kurso por la infanoj. Ĝi enhavas la bezonatajn kolorojn kaj bildojn kaj ankaŭ la bezonatan amuzecon kaj malpezecon. "Kial la trafik-lumo ruĝiĝis? Ĉar ĝi devis ŝanĝiĝi en la mezo de la strato!" Jen ŝerco, kiu funkcias ankaŭ en la itala kaj verŝajne en aliaj lingvoj kaj kiu estas ĝusta por infanoj de la elementa lernejo.
Resume, Penny celis fari ion taŭgan por aŭstraliaj lernejoj, sed ŝi faris ion taŭgan por ĉiuj klasoj en la mondo, kie oni instruas Esperanton en elementaj lernejoj.