Daŭrigado
Sindediĉo, Kontinueco, kaj Konsidero por la Realaj Bezonoj de la Lernantoj
Sindediĉo estas (preskaŭ) ĉio. Plejparto el la obstakloj oni povas venki per sufice forta konvinko ke la celo gravas kaj ke la strategio estas bona.
Lernantoj, gepatroj, instruistoj, lernejestroj, la pli vasta komunumo, kaj la politik-farantoj ofte havas malklaran komprenon de la celo de lingvo-krom-la-angla programo, kaj bonan kialon dubi la efektivecon de la strategioj proponitaj. (Ĉi tiaj aferoj estis cititaj en la lingvo-krom-la-angla raporto kiel la kialoj pro la malsukceso de la programo en proksimume 20% de la kazoj.)
La Elementa Esperanto Strategio povas inspiri la intensan sindediĉon de la komunumo dum sufiĉe longa periodo ke la infanoj iĝos dulingvaj ĉar:
1. Fari tiel provizas modelon por justeco, kaj ĝeneralan respekton por aliaj kulturoj.
2. Esperanto estas regula kaj fonetika, kaj tial inkluziva. (Eduke malavantaĝitaj lernantoj ofte spertas valoran sukceson rilate al literumado kaj legado en Esperanto, eĉ se ili ne tiel sukcesas en la angla.)
3. Esperanto antaŭenigas legipovon nekutime bone per facile videbla gramatika strukturo, sono/litera konstanteco, kaj la uzo de radikoj el la latina lingvo.
4. Esperanto antaŭenigas numerkapablon per la preciza ligo inter la vortoj kaj la matematikaj konceptoj kiel la uzo de la bazo-10, frakcioj, kaj multipliko.
5. Esperanto kuraĝigas kreivon, analizon, kaj sintezo per konsekvencaj vortkonstruadaj modeloj kaj minimumo de parkera lernado.
6. Esperanto donas aliron al la plej vasta diverseco de kulturoj en ĉiuj dimensioj: lingvo, religio, arto, medio, politiko, ekonomio, rimedoj kaj interkulturaj rilatoj. Vasta perspektivo preparas la scenon por pli postaj studoj.
7. En Esperanto ne ekzistas esceptoj al ĝiaj reguloj, do lernantoj havas pli da tempo por lerni pliajn transigeblajn ĝeneralajn konceptojn, lertojn, kaj sintenojn el lingvo krom la angla, aferojn kiuj tre faciligos la postan lernadon de aliaj lingvoj.
8. Esperanto permesas bonkvalitan preparon por ĝeneralistaj instruistoj en tempokadro kiun edukadaj provizantoj senprobleme povos uzi.
9. Ĝeneralistaj instruistoj provizas modelojn de tutviva lernado kaj de la valoro de lingvoj.
10. Lingva lernado estas integra parto de la lerneja kulturo, kaj instruistoj [de lingvo krom la angla] havas la plenan subtenon de siaj kolegoj, administrantoj, kaj komunumoj.
11. Diplomitoj de la elementaj lernejoj havos bonan bazon pri sukcesa lingva lernado kaj sekve estos kaj instigataj kaj bone preparitaj por la studado de tria lingvo kaj kulturo en la duagrada lernejo kaj preter tio.
12. Per la koncentriĝo de la aŭstraliaj lingvaj specialistoj en la duagradaj lernejoj, la problemo pri sufiĉa kvanto de tiaj instruistoj fine estas mildigata.
13. Ĝenera adopto de unu lingvo en plejparto de la elementaj lernejoj faciligas efikan produkton kaj distribuon de bonaj materialoj, enserva trejnado, taksa subteno, kaj ĝenerala retumado.
14. Transiĝintaj lernantoj, iliaj instruistoj kaj egaluloj povas pli facile konservi la impeton en la lingva lernado kiam plejparto de la lernejoj uzas la saman lingvon kaj rimedojn.
15. La rango de la instrua profesio estas plialtigata kiel la plimulto de la lingvaj lernantoj (elementaj kaj duagradaj) lerni sian studobjekton al ŭzebla nivelo.
16. Esperanto ne estas la unua lingvo por iu ajn aŭstralia infano. Ĝi estas sekve la sola lingvo kiu povas oferti ion novan al ĉiu infano en ĉiu klaso ekde la unua leciono kaj povas provizi relative egala ŝanco por ĉiuj el ili.
Se via lerneja komunumo povas devontigi al strategio kiu estas justa, efika, kaj vasta, "Pro paroli al la Tuta Vasta Mondo" estas preta helpi vin.

049